Saluton!

Hej saluton! Ĉu iu parolas Esperanton tie ĉi?
Mi jam konas la memorhelpilojn ekde kelkaj jaroj, sed mi nun volas lerni la “PAO system”, tamen mi hezitas pri tio. Al mi bone funkcias “the Major system”, do mi dubas ĉu estos utila por mi lerni uzi la PAO system. Kion vi pensas pri tio ĉi?

Dankon.

Saluton…

La persono-ago-objekto sistemo estas uzebla kun la “Major System”. Rigardu ĉi tiu filmeton: “An Introduction to Memorizing Numbers”…

Mi pensas, ke la PAO-sistemo estas pli bona por enmemorigi grandajn numerojn kaj multajn ludkartarojn precipe ĉe konkursoj. Ĝi estas ideala kiam la numeroj havas fiksan longon, ĉar la sistemo ĉiam apartigi la diĝitojn sese.

Mi ne uzas la PAO-sistemon, do eble alia persono havos pli bonan respondon. :slight_smile:

(Mi uzas modifitan version de la “Major System”… ne-PAO)

Mi komprenas. Pro kion mi legis, mi kredas ke eble estus bona ideo havi ambaŭ sistemojn, uzi ambaŭ dependante de la situacio. Do, mi kredas ke mi konservos mian nunan sistemon (Major System) kaj samtempe mi komencos labori je la PAO. Mi provis fari ĝin kaj estas tre malfacila trovi taŭgan vorton por ĉiu numero, do, mi metos famajn homojn en la numerojn iom hazarde, poste mi facile povas memorigi ilin per la Major System. Mi pensas ke tiu ĉi ne estos malfacila tasko kaj ĝi funkcios pli malpli bone.

Dankon pro via respond’!
Poste mi rakontos al vi kio okazas.

Bona ideo… Mi pensas, ke kelkaj konkuristoj uzas du sistemoj. Ekzemple, Boris Konrad uzas unu-karto-unu-loko-sistemon por rapidaj kartoj, sed la Ben-sistemon por maratonaj kartoj.

Mi samopinias, mi lernis nunan sistemon unua kaj post kiam, usis la nunan sistemon por lerni PAO